[87] Regulo deksesa

 

La “o” de la substantivoj kaj la “a” de “la” povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco: la “o” finale dei sostantivi e la “a” finale dell’articolo la possono essere talvolta tralasciati e sostituiti dall’apostrofo, per ragioni di buona sonorità.


La 16a Regola dell’esperanto riguarda dunque l’elisione delle finali di nomi e articoli per mezzo dell’apostrofo, il cui uso apprendiamo in dettaglio (e in esperanto, così facciamo un po’ di pratica) dal sito didattico http://it.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/apostrofo.php:


Apostrofado de O-finaĵo
La finaĵon O de substantivo oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus:

turmento → turment’ (turmEnt’)
historio → histori’ (historI’)
metroo → metro’ (metrO’)
ĉielo → ĉiel’ (ĉiEl’)

Oni ne povas uzi apostrofon anstataŭ A-finaĵo, E-finaĵo aŭ verba finaĵo. Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas ĉiam al haro, neniam al haron, haroj aŭ harojn.

Ĉe tiuj tabelvortoj [> 38], kiuj finiĝas per O, la finaj "o"-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj tial oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do uzi *ki'*, *ti'*, *i'*, *ĉi'*, *neni'* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio.

Apostrofado de la
La vokalo “a” en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo → l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo: de l', ĉe l', je l', tra l', pri l', pro l':

Liberigu nin Dio, de l’ sovaĝaj Normandoj!

Ĉefe en poezio
Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’
La stela standardo jam flirtas en vent’
(el La Tagiĝo de Antoni GRABOWSKI)

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenaŭ okazas entute.

Dank’ al
Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank’ al = “pro la (favora) influo de, mal-malgraŭ”. Dank’ al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:
Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo.
Dank’ al lia instruado mi sukcesis en la ekzameno.

Un’
Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la numeralo unu:

Un’! du! Un’! du! — La soldatoj marŝis. = Unu! du!...
« Un’, du, tri, kvar », li kalkulis laŭte. = Unu, du...

Un’ povas aperi nur en memstara, kvazaŭ interjekcia uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un’ amikon.* Eblas nur:

Mi havas nur unu amikon.


Un piccolo aiuto per chi non fosse ancora aduso all’esperanto: il sito lernu.net, da cui abbiamo ricavato questa paginetta grammaticale, fornisce traduzione automatica istantanea di tutte le parole esperanto.


L'immagine riproduce il Manuale di Esperanto di D. Marignoni.


Homo lernas la tutan vivon [733] “L’uomo impara per tutta la vita”.





 

Federazione Esperantista Italiana

http://www.esperanto.it

Città di Mazara del Vallo

http://www.comune.mazaradelvallo.tp.it

Altro sito

http://