[48] Spesmilo

 
Un altro tassello della strana storia del movimento: tanto speranzosi da sempre sono gli esperantisti che hanno voluto creare anche una moneta – lo spesmilo – che intendeva fare capo a una londinese Ĉekbanko Esperantista.

Lo spesmilo, oggi obsoleto, venne proposto come valuta internazionale nel 1907 da René de Saussure e fu utilizzato prima della Prima guerra mondiale da alcune banche britanniche e svizzere, primariamente dalla suddetta Ĉekbanko esperantista.

Uno spesmilo equivaleva a mille spesoj e valeva 0,733 grammi d'oro. All'epoca, tale quantità corrispondeva a circa mezzo dollaro statunitense, un rublo russo, o 2,5 franchi svizzeri. Si scelse di far sì che il valore dell'unità monetaria di base, lo speso, fosse sufficientemente piccolo da eliminare la necessità di sottodivisioni.

Il simbolo dello spesmilo è un monogramma contenente una S maiuscola corsiva dalla cui estremità nasce una m. Sovente viene sostituito, nei documenti tipografati, dalle semplici lettere Sm, solitamente in grassetto.

Il nome (dal latino spes, "speranza"; spesmilo significa “mille spesoj”) venne scelto a richiamare il nome stesso dell’esperanto e il concetto di speranza ad esso sotteso.

Come curiosità, si può notare che Spesmilo è divenuto il nome di un software di calcolo per la moneta elettronica bitcoin.


 Riportiamo (è una piccola sfida, considerando che siamo quasi a metà percorso) una lettura di approfondimento relativa al tema, tratta dalla rivista Franca Esperantisto del gennaio1994.

 

Streboj al internacia mono

Ĉu iam Eŭropo havos sian komunan ekuon? Ĉu la sama mono por pluraj landoj? Eble tio estas konkretigota espero, sed la esperantistoj – plian fojon! - jam estis montrintaj la vojon ekde la komenco de la jarcento.

A. Invento de monunuo esperantista

En majo 1907, en aparta eldonaĵo de internacia Scienca Revuo, la ĝenevano Rene de Saussure (1868 - 1943) publikigis sian projekton de internacia monunuo. El la franca vorto "espece" li eltiris la esperantan radikon "speso", kaj per derivado li ricevis la decimalajn terminojn: spesmilo (Sm), spescento (Sc), spesdeko (Sd), kiuj egalvaloris al 1000, 100 kaj 10 spesojn.

La spesmilo egalvaloris al 0,8 gramoj da karata oro (t.e. 0,917 aŭ 11/12 da pura oro, aŭ 0,733 g da pura oro). Tio certigis al la spesmilo egalvaloron kaj transpagiblecon en multaj ekzistantaj monunuoj: du britaj ŝilingoj, unu rusa rublo, duona usona dolaro, 2,5 frankoj svisaj aŭ francaj, 2,5 hispanaj pesetoj. Mallonga ŝanĝotabulo ebligis scii rapide la kurzon laŭ multaj monunuoj.

Al la sama R. de Saussure la esperantistoj ankaŭ ŝuldas la teorion pri esperanta vortkunmetado ("Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto"), sciencan libron (Geometrio Folietara, 1908) kaj diversajn tradukojn. Bedaŭrinde, inter la du mondmilitoj Saussure lanĉis novan projekton de internacia lingvo "Nov-esperanto", kaj li estis eksigita el la Akademio de Esperanto.

B. Aplikado al korespondado

La ĵus fondita UEA (la 28-an de aprilo 1908) propagandis senrezerve tiun spesmilan sistemon. La poŝtkartoj, kiujn ĝi eldonis por propra uzo aŭ uzo de siaj membroj, surhavis presitan poŝtmark-lokon, kun indiko de postulata afrankoprezo: t.e. 4 spesdekoj.

C. Apliko al bankoj

Herbert F. Hoveler (1859 - 1918) multe servis la naskiĝantan movadon. Li elpensis "ŝlosilojn" en diversaj lingvoj. La unua aperis en 1905, anglalingva. En 1912 la ŝlosiloj aperis en 18 lingvoj, kion Hoveler pripagis preskaŭ tute el la propra poŝo. En sia libera tempo li fondis ankaŭ esperanto-grupojn en Londono, Funchal, Sicilio, Italio, Palestino... Sed ĉefe, dank'al Hoveler, sub la kromnomo E. Ĉefeĉ, fondiĝis en 1907 la "ĉefbanko esperantista" kun sidejo ĉe Merton Abbey, Londono, kaj funkcianta kun korespondantaj bankoj: Bankhaus Gebruder Amholf (Drezden) kaj A. Saharov (Moskvo).

Transpagoj estis faritaj per specialaj ĉekoj, ĉiuj transpageblaj en Londono.

Ekzistas ĉekoj el ĉekaro simila al la samepokaj (213 x 86 mm), sed redaktitaj en esperanto kun minimumaj indikoj tamen en la angla, verde presitaj sur helverda fono.

Ankaŭ ekzistis pli lerte elpensitaj ĉekoj laŭ formato 85 x 88 mm, tute redaktitaj en esperanto kaj detranĉeblaj. Tiuj ĉekoj surportis la sloganon: Unu mondo, unu lingvo, unu mono.

Per tiuj ĉekoj oni debetis sian konton kaj transpagis en alian konton: tre oportuna kaj malmultekosta sistemo inter esperantistoj, kiuj ofte devis pagi etajn sumojn por aĉeto de libroj aŭ aliĝojn eksterlanden.

En 1914 la ĉefbanko esperantista havis 730 klientojn en 43 landoj. La klientoj montris sian anecon al la banko, stampante siajn korespondaĵojn pere de stampilo kun sia propra kontnumero.

Serio da ĉekoj fluis el la "spesmilo": ties koncepto kaptis la intereson de svisa bankogrupo Schweizeriche Bankverein en 1908 kaj iom poste de banko Pictet en Ĝenevo, kaj tiuj du eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro indikita en esperanto.

Menciinde ankaŭ estas, ke en 1912 la medalfarejo Holy Freres en Svisio stampis arĝentajn "monerojn" (fakte medalojn, ĉar sen registara egido) de 1 kaj 2 spesmilaj valoroj, memore al la 25-jara jubileo de esperanto kaj kun la celo vendi ilin ĉe UK en Berno en 1913. Ŝajnas ke ili ankaŭ intencis eldoni 10-spesmilan moneron el oro, sed tio neniam efektiviĝis.

La du arĝentaj moneroj presentas sur la averso blazonon, la valoron kaj la skribon: "Jubileo de esperanto 1887-1912", kaj sur la reverso buston de d-ro Zamenhof kaj skribon "D-ro L. L. Zamenhof - aŭtoro de esperanto".

La 1-spesmila monero havis diametron 28 mm, pezis 11 gramojn kaj entenis 11/12 da arĝento kaj 1/12 da kupro.

La 2-spesmila monero havis diametron 36 mm kaj pezis 22 gramojn de la sama alojo.

La nun konataj ekzempleroj de tiuj moneroj ne nombras pli ol kvar – temas pri vera raraĵo!

En tiu antaŭmilita periodo la katalogoj de fakaj librovendejoj, la revuabonoj, havis prezojn indikitajn en spesmiloj. La kotizoj al internaciaj esperantistaj organizaĵoj estis pagitaj en tiuj monunuoj, kaj dum Universalaj Kongresoj, de malgrandaj ĝis grandaj elspezoj, eĉ restoraciaj fakturoj, estis pagitaj per tiaj ĉekoj. Tamen ne estas klare kiom longe ĝi funkciis kaj kiom da komerco rezultis.

La unua mondmilito bremsis konsiderinde la aktivaĵojn de la banko, kiu ĉesis funkcii en 1918 pro la morto de Hoveler. Ĉiuj kreditoroj estis repagitaj.

Bibliografia: Wikipedia; http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-050.htm; http://museuesperanto.org/2011/01/13/la-moneda-internacional


Dei numerosissimi (e non poteva essere altrimenti…) proverbi dedicati al denaro, eccone una nutrita batteria, che vale anche per domani, quando presenteremo l’economista Reinhard Selten [> 49]:

 

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas [63] “Ogni cosa si arrende a chi possiede denaro” .

Amo faras ion, mono ĉion [84] “L’amore fa qualcosa, il denaro tutto”.

Mono estas reĝo, mono estas leĝo [1552] “Il denaro è re, il denaro è legge”.

Mono mondon regas [1555] “Il denaro regge il mondo”.

Mono monon naskas [1556] “Il denaro genera denaro”.

Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras [1557] “Il denaro non ha odore, la sua origine non dice” (ovvero pecunia non olet…)

Montru moneron, ĉio fariĝos [1565] “Mostra i soldi e tutto sarà possibile”

Oni ne pagas per gloro al sia tajloro [1831] “Non si paga con la gloria il proprio sarto”.

Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas [1841] “Una chiave d’oro apre tutte le porte”.

Per mono eĉ silento fariĝas elokvento [1904] “Col denaro persino il silenzio diventa eloquenza”.

Por mia mono mi ankaŭ estas barono [2035] “Per il mio denaro anch’io sono barone”

Por sia oro ĉiu estas sinjoro [2048] “Grazie al proprio oro, ognuno è un signore”.

 

Riscattiamo, a questo punto, il valore dell’uomo:

 

Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo [1959] “Meglio un uomo senza denaro, che il denaro senza uomo”.

 

Vi sono poi due detti che ospitano la parola del giorno: Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras [2344] “Uno spesmilo in più non rompe la tasca” e Spesmilo vojon trabatas [2345] “Lo spesmilo trova (apre) una via”, nel senso che “il denaro abbatte ogni ostacolo”.

 

Federazione Esperantista Italiana

http://www.esperanto.it

Città di Mazara del Vallo

http://www.comune.mazaradelvallo.tp.it

Altro sito

http://